====== Kaj la bando "Valsi Matildis" ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:Kaj_la_bando_Valsi_Matildis.mid}}| Noto: En 1915, dum la unua mondmilito, auxstraliaj kaj nov-zelandaj soldatoj elsxipigxis cxe Gallipoli por batali kontraux la turkoj. Ili malvenkis, kaj pli ol dek mil perdis sian vivon. Cxiun jaron en Auxstralio (Anzak-tago – la 25-an de aprilo), ni memorfestas per procesio tiun eventon – ne por lauxdegi militon, sed por ke ni ne forgesu la altan prezon, kiun oni devis pagi pro malamikeco inter la homoj de la mondo. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Kaj_la_bando_Valsi_Matildis.png}} Junule mi portas dorssakon kun gxoj', libervive vagante survojen. De rivera verdej' al la polva veprej' «Valsigis Matildan»((Valsigi Matildan = vagulo dorsportas sian havajxon dum vagado, pasxadas kvazaux dancus valson.)) mi cxien. Sed en jar’ dek kvin, laux patruja vokad' - «Al vi estu devo, ne plu la vagad'» - Kun lada cxapelo kaj pafilparad’ mi sendigxis al granda milit'. >Kaj la bando «Valsi Matildis» dum la kajon forlasis ni; Je plauxdo kaj flago kaj sono de plor’ ekvojis al Galipoli. Ho, veras memoro pri terura tag', de truego de Auxstraliidoj. Ho, sanga la strando en Suvla infer', ni bucxigxis kiel sxafidoj. Tutprete atendis Johano la Turk', feroco-atake nin bombis f remdul'; En nur dek minutoj obusa tumult' preskaux batis nin gxis Australi'. >Kaj la bando «Valsi Matildis» dum Suvla-Baja rugxigx’. Post korpenterigo je arabaux armeoj, jen fresxa batala kunigx'! Per kolektosxipo revenis al kaj' blinduloj, kripluloj kaj lamaj, senkrure, senbrake, ecx sen la mens', al vivoj neniam la samaj. Do morne mi pensis pri mia statur', libero perdita kaj manko de krur'. Ho, danke al Dio, atendis neniu la patosan restajxon de mi. >Kaj la bando «Valsi Matildis», Ho! kien la bela junagx’? Soldatojn kaj vundojn amaso ignoris kun forturnita vizag'. Nun cxiun Aprilon balkone mi sidas por vidi paradojn pasantajn; Kaj cxiam observas malnovajn amikojn, ankoraux fiere marsxantajn. Kaj junuloj demandas, «Ho, kial nun marsx’, kun revoj de gloro kaj doloropasx', nur la lacaj herooj pro militolac'?» Kaj tutsame mi miras, ecx mi. >Kaj la bando «Valsi Matildas», Fidele respondas la kor', Sed triste la vicoj, kiel hanta memor' tro baldaux malaperos for! {{tag>kanto litero_k angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}