====== Kaj Sentiĝas Am' ====== //Auxtoras [[Rogxer BORGXES]], 2001// //Originale aperinta en la disko "Muziko Elektronika"// //La teksto estas traduko el la kanto "I Feel Loved", verkita de Martin Gore, el Britio.// //Originala muziko de Depeche Mode, tradukita al Esperanto.// ===== Teksto ===== Estas nigra nokto de mia anim´ kaj la tento alvenas min Sed tra dolor´ kaj suferado Tra subita kortremado kaj sentiĝas am´ kaj sentiĝas am´ Kiam la tenebr´ alvenas En mia kap´ flustrad´ aŭdiĝas Demandante, allogante Sed, nu, mi ne trompiĝas kaj sentiĝas am´ kaj sentiĝas am´ El la ĝojo de via kiso Venas sento de interna bliso Mi vertiĝas dezirate Mi ekbrulas animfajre kaj sentiĝas am´ kaj sentiĝas am´ kaj sentiĝas am´ kaj sentiĝas am´ {{tag>litero_k kanto angla}}