====== Kaj Tiel Plu-Kanto ====== //S.Vajnblat// ===== Teksto ===== Ho, cxarmulin' De mia kor', Vi kun obstin' Ne kuru for! Atendas nin Cxiela blu', Mi amas vin Kaj tiel plu. //Refreno (2-foje):// >Mi revis kaj suferis, >Al vi mi telefonis, >Sed vane mi esperis, >Sed vane vortoj sonis. Min vokas nun Mirakla tag', Karesa sun', Belega lag', Odor' de pin' Kaj birda bru'. Mi amas vin Kaj tiel plu. >//Refreno// Al vi pri l' sent' Fabelos ond', Kaj kantos vent' Pri la renkont'. Esperas gxin Mi kun persist', Cxar amas vin Esperantist'. >//Refreno// {{tag>litero_k kanto}}