====== Kampula kanto ====== ^Muziko|Melodio de: Du Husmand, som ørker den stridige Jord| ^Teksto|Johan Skjoldborg| ^Esperanta teksto|H.P.F.| ===== Teksto ===== Kampul', kiu penas pri foso de ter' kaj fortojn neniam avaras, kaj kies argxente brilanta plugfer' unue kulturon preparas, — pli nobla vi estas kun kala la man' ol multaj kun brila ordena ornam', pasxantaj sur glataj pargetoj. En regno erika vi por la soci' pli largxan terenon konstruas, penante vi agron havigas al vi kaj al la popol' kontribuas. Trankvila vi estas en via labor'. Dum helpas aliaj sin nur per teror', kurbigxas por pren' viaj pugnoj. Maljuna, kurbita penulo, de vi ni hejmon lernadas konstrui, — al lacaj urbanoj kaj ankaux al mi vi tion cxi povas instrui — virecon, la pezo de aga la vol' kolektas vi por la morgauxa popol', venanta de l’ kampaj kabanoj. Vi nobla, trankvila kulturosoldat' neniam ricevis altrangon, pli multe famigxas ol vi akrobat', dancanta en tendoj fandangon, la pordojn mi feste malfermas por vi, jen venu kaj estu la gasto de mi! Kusenoj la benkojn ornamu. Kaj kiam vi falas sur kampo de l’ ag' — fremdulo en svarm' de l’ homaro, se ecx paroladas en tiu tag' nur flug' de migranta birdaro, — sur tombo de vi, mi je via honor' starigas sxtonegon — gxi estu memor' de unu, vin bone koninta. {{tag>kanto litero_dana laborista}}