====== Kandelo en la vento ====== ^Teksto/Muziko|[[wpeo>Elton JOHN]]| ^E-teksto|[[wpeo>Ralph HARRY]]| La kanto pri Diana. Adaptita el //Candle in the wind//, verkita el fruaj '70aj jaroj honore al filmstelulino //Marilyn Monroe//. ===== Teksto ===== {{ youtube>_Efz3s7QiM8}} Adiaŭ, Anglia rozo. por ĉiam kresku en niaj koroj. Vi estis la gracio kiu sin metis kie vivoj deŝiriĝis for. Vi alvokis nian landon, kaj vi flustris al sufera hom'. Nun vi estas ĉielan', per steloj legiĝas via nom'. Kaj ŝajne vi vivis vian vivon kiel kandelo en la vent': neniam velkante kun sunsubir' kiam la pluv' ekfalis lente. Kaj viaj paŝoj ĉiam alvenos, sur la plej verda Angla mont'; via kandel' forbrulis longe antaŭ ol foriros la renom'. Ĉarmegon ni perdis; nun senrida taga spac'. Ĉi-torĉon ni ĉiam portos por la orinfano de nia naci'. Kaj spite al penoj, la ver' nur portas larmojn; vortoj ne povas esprimi la ĝojon vian tra la jaroj. Adiaŭ, Anglia roz', el lando perdita sen via anim', al kiu mankos via flugkompat' pli ol vi iam scios. {{tag>kanto litero_k angla filmo}}