====== Kanon' de l’ milito ====== ^Muziko|[[Mens Nordhavet]]| ^Teksto|[[Harald Bergstedt]]| ^Esperanta teksto|[[H.P.N.]]| ===== Teksto ===== Kanon' de l’ milito kun mort' kaj malam' De lando gxis lando auxdigxis, Dum vagis el urbo patrin' kaj infan', Sur lango do voko naskigxis — La vok' rompanta larmojn de l’ plorant': La tuta mondo nia patroland'! Ni estas infanoj de l' hejmoj sen rang', Kaj niaj fenestroj briletas. Devenis el sama kreinto la sang', Do kio malamon disjxetas? Alvoku fratojn sur la fremda strand': La tuta mondo nia patroland'! Ja ve al la karba kaj sxtala magnat', Volanta la pacon akrigi, Kaj ve al la limoj kaj al la lingvacx', Povantaj naciojn disigi. Ecx se pli granda estus lingvokvant' La tuta mondo nia patroland'! Kaj ecx se pro tio cxagrenas magnat', Kaj bruas pro gxi generaloj — — La simplaj kabanoj plenigxas per pac', Por paco proletaj bataloj. La manon donu ni al la migrant', La tuta mondo nia patroland'! Junuloj, post spert' pri kruela milit' De frataj nacioj sangantaj, Obstinu ni kontraux malnova spirit'. Ekvoku sopiron kantantaj, La vento estu gxia disportant', La tuta mondo nia patroland'! {{tag>kanto litero_d laborista}}