====== Kanteto de turistoj ====== ^Originala Teksto\\ Muziko|[[wpru>Суханов,_Александр_Алексеевич|Aleksandr Suĥanov]]| ^Esperanta teksto|[[Vladimir MININ]]| ^Tipo|traduko| Kanto el rusa kinofilmo "[[wpru>А_зори_здесь_тихие_(фильм,_1972)|Kaj la aŭroroj ĉi tie kvietas]]", Sovetio, 1972. ===== Teksto ===== {{ youtube>CB4qSKDq3Vk}} Nova impet' De endormiga nokta bard': Cxe lignofajr' Brilas okulrigard'. Ventis gxis lac' Kune kun kanta aminklin' Eble kun cel' Ie sercxadi vin. Estus ja bon' Vagi en mondo laux hazard' Al fora land' Por glaciiga hard'. En pimpa lok' Mi renkontigxas kun tumult', Sed kial do Vi mankas inter mult'? Mi sercxu vin Kaj plu vin sekvu laux la voj', Ecx dum jarcent' Mi ne rezignos. Hoj! Mi trovos vin Por la sincera amkonfes'. Mi certas ja Sen ajnaj duboj. Jes! ===== Eksteraj ligoj ===== * https://vk.com/topic-20674601_34930859 - pagxo de Tomska E-Klubo en socia reto VK kun originala rusa kaj e-tekstoj {{tag>kanto litero_k rusa filmo}}