====== Kanto Alegretana (Gaŭĉa muziko) ====== ^Muziko|[[]]| ^Esperanta teksto|[[Ivo Sanguinetti]]| ^Esperanta plenumo|[[Nelson Pacheco]]| Kvara trako de la KoDo "Gauxcxaj muzikoj kaj aliaj" eldonita de Gaŭĉa Esperanto-Asocio en 2008 (?). ===== Teksto ===== {{ :bildoj:alegrete.jpg?450}} Ne min demandu kie estas Alegrete, Iru gxoje al la kor' de la kampar'! Vi krucigxos certe kun cxevaliranto, Auxdante sonojn de kordion' kaj de gitar'. Kiu venis el Rosário vesperigxe Aux kiu venas Uruguajana en karavan' Sentas sunon kiel bragxon sur la tero, Malaperinta en river' "Ibirapuitan". >//Refreno: Auxdu kanton gauxcxeskan kaj brazilan, De tiu lando tute plena de emoci', Kakta floro de sovagxa kampa mielo, Mauxra roko cxe la valoj Inandui.// Cxe la lasta horo certe mi meritos, Vidi sunon de Alegrete je sia pas'. Laux cxevaloj mi deturnos mian kapon, Al la lando cxe momento de l' forpas'. Cxe okuloj mi kunportos tutan cxarmon, De tiu lando kiun mi amis kun fervor', Cxiu verso kiun mi verkis estas pago, De iu sxuldo de la amo kaj de honor'. >//Refreno: Auxdu kanton gauxcxeskan kaj brazilan, De tiu lando tute plena de emoci', Kakta floro de sovagxa kampa mielo, Mauxra roko cxe la valoj Inandui.// ===== Eksteraj ligoj ===== * http://novajhoj.weebly.com/kanto-alegretana.html - auxskultu la kanton! {{tag>kanto litero_a brazila}}