====== Kanto de l’ laboro ====== ^Muziko|Melodio de: Du høje Arbejd| ^Esperanta teksto|[[B. Klatil]]| ^Teksto|J. J. Zapf| ===== Teksto ===== Eksonu kant' pri nobla fort', Ligita jam al homa sort', Dum li sen homa mor'; Kaj cxio, kion havas li Kreigxis el la lig' kun gxi. /:Glor' al Labor'!:/ Kaj kiam tra l’ arbusta bar' Kaj tra l’ timinda praarbar' Li rampis kun angor'. Armilon donis por defend' Labor' al duonbesta gent'. /:Glor' al Labor'!:/ Por gajni panon per semad', Li finis vivon de l’ nomad', Pafarkon jxetis for. Plugilon kreis en konkord' Li per labor' — cxikrea fort'. /:Glor' al Labor'!:/ Kaj dum malhela mezepok' De Galilei sonis vok': La mond' movigxas for! Ni voku: Movas sin la mond' Nur per Labor, — la vivofont'. /:Glor' al Labor'!:/ {{tag>kanto litero_k dana laborista}}