====== Kanto de la herezuloj ====== ^Muziko|melodio de: Hinaus, in die Ferne| ^Esperanta teksto|[[Otto BREDDERMANN]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Die Kirchenglocken läuten| ^Originala teksto|[[Olly ALTMANNS]]| ===== Teksto ===== Anoncas la dimancxon Pregxeja sonorad'. Kaj nur la herezulo Ne sekvas al pregxad'. Migrula ar' Evitas gaje gxin, Cxar tia murmurado Neniam savos nin. La mastro de l' drinkejo Kun malfermita man', Montrigxas tre zorgema Por laborista san'! Migrula ar' Evitas gaje lin, Cxar brando kaj biero Ja nur sklavigus nin. Sed funde en arbaro Libera kunlabor' Instigas la proletojn Katenojn jxeti for. Laboristar' Malservutigxu jam. Kaj gxia plenlibero Jen nia la program'. {{tag>kanto litero_k germana}}