====== Kanto de 'Leganto' ====== ^Teksto\\ Muziko|[[Mikaelo BRONSxTEJN]]| 1981. ===== Teksto ===== En la mezo de l’ enua jaro mia koro prancas kaj petolas – antaux forveturo al tendaro mi l’ prenendajn ajxojn rekontrolas: Pretas la gitaro, Bokarev-vortaro, nagxpantalonetoj (superflua paro), kaj prelegoj virtaj, kaj la kordoj vibraj... Mankas libroj! Kaj mi kuras tuj al magazeno, cxar tro klera estas tempo nuna: Cxiuj geamikoj antaux veno havas librojn por legad’ komuna. En tornistro peza, en la sin’ valiza, en interna posxo, simple – sub cxemizo, – klaku nur per fingroj – tintas kovrilpagxoj... Jen – legajxoj! Mi travivos pompan inauxguron, mi ecx dum diskuto ne arogos, cxar la penson havas ununuran, ke atendas kaj incite logas la lernilo seka kaj klasika retro, nigra libro riga, versoj kaj beletro. La titolojn pimpajn kasxas cxiu tendo, – Jen – atendo! Ni baraktas en la tagaj retoj, rapidante tra l’ programa plago. Enlitigxas nur analfabetaj tuj post fino de tendara tago. Varma nokto ekas, kiel vila lano, en arbustoj pekas verda policano, al la pala luno nur la birdoj blekas, kaj ni – legas! Dum legado longa kaj fervora ni la kantojn kantas gxis sufoko, sed en la samideana hxoro krias jam aborigena koko! La vizagxoj cxifaj pro legajxoj cxipaj, lacaj rauxkoj viraj kaj knabinaj cxirpoj, jam la tendarestro vokas al kunveno – cxu mateno?!! ... Sidas mi en la amika rondo, rond’ malvasta: mi kaj la spegulo, sed mi kredas – ie en la mondo cxe la libro sidas vi, kunulo! Kusxas la gitaro, Bokarev-vortaro, tretas min edzino pro nenionfaro, rampas en enuo taga malrapido... – Gxis revido! {{tag>kanto litero_k esperanto barda}}