====== Kanto de ligo ====== ^Teksto|J. G. Hientzsch| ^Muziko|[[wpde>Johann Holzer|Johann HOLZER]]| ^E-teksto|[[wpeo>L. L. ZAMENHOF]]| ^Kantas|[[http://vimeo.com/28261269|Kvaropo Sinkopo]]| ^Muziknotoj|{{:muziknotoj:kanto_de_ligo2.pdf|Originala ĥoranĝo}} por 4-voĉa gea ĥoro SATB.| La originala titolo estas Bundeslied. La muziko estas sama al tiu de la aŭstra himno. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:kanto_de_ligo2.png?300}} Fratoj, manon donu kore Kaj senzorge, sendolore Belan horon festu ni! Ĉion teran forĵetante, Daŭru forte kaj konstante, Nia bela harmoni'! Al la Dio kantu gloron: La spiriton kaj la koron Kial donis la ĉiel'? Serĉi lumon per vereco, Serĉi virton per justeco Estu nia sankta cel'! Homoj en la oriento, Homoj en la okcidento. En la sud' kaj en la nord'! Alte teni homan nomon, Kore ami ĉiun homon Estu nia liga vort'. ===== Eksteraj ligoj ===== * http://karapacopanoramo.blogspot.com/2007/05/tradukoj-de-l.html * http://karapacopanoramo.blogspot.com/2011/08/jg-hientzsch-kanto-de-ligo-tradukita-de.html ===== Muziknotoj ===== * {{:muziknotoj:kanto_de_ligo2.pdf|Originala ĥoranĝo}} por 4-voĉa gea ĥoro SATB. {{tag>kanto litero_k barda germana movada notoj hxormuziko auxstrio}}