====== Kanto de Solvejg ====== ^Muziko|[[Edvard Grieg]]| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Karl VANSELOW]]| ^Tipo|adapto| ===== Teksto ===== {{ youtube>BSTNAyopq00}} Cxu vintra negx' fandigxas, printempo pasas for, Cxu velkas la somera kaj la auxtuna flor', Kun pacienca koro fidele tie cxi En amo kaj sopiro vin atendadas mi. Pregxadas mi, ke Dio vin sxirmu en dangxer', Sed se la sort' kunigos nin ne plu sur la ter', Kun pacienca koro plu atendados mi, Gxis Dio unuigos eterne nin cxe si. {{tag>kanto litero_k esperanto}}