====== Kanto kontraŭmilitarista ====== ^Aŭtoro|[[Henry WEYTS]]| ^Esperanta teksto|[[W. NUTTERS]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|De wapens neer| ===== Teksto ===== Milito al milito, fratoj. Sangversxo okazu ne plu. Rifuzu esti ni soldatoj, Kazernon eniru ne plu. L'armilojn sangajn vi forjxetu, For la signojn de perfort', L'uniformon hontan tuj demetu, Kun cxiuj iloj de la mort'! //Rekantajxo:// >L'armilojn for de nun soldatoj! Pulvon semu sur venton, fratoj! Kanon' ne sin auxdigu plu — For sangan gloron de la soldatoj. Rompu sabrojn sur la genu'. Disiru, regimentoj, vi! De nun ni ne plu volas lerni La arton hontigan de l’ sxtal'. Translimajn homojn — niajn fratojn — Mortigu ni ilin? Kial? Ne plu ni lasas nin konduki Al bucxejo laux ies placx'! Ni abomenas sangan gloron — Soldatoj estu ni de l’ pac'! //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_k flandra laborista}}