====== kanto pri elefantoj ====== ''Laux germana kanteto: "Was müssen das für Bäume sein, wo die .."'' ===== Teksto ===== Kiaj estas tiuj arboj nur,
kie grandaj elefantoj promenadas
sen iu akcidento.
Jen la arboj, tie arboj,
inter ili spacaj sxparoj,
kie grandaj elefantoj promenadas
sen iu akcidento.
Kiaj estas tiuj lagoj nur,
kie grandaj elefantoj banadas sin
tute sen kalsonoj.
Jen la lago, tie lago,
inter ili akvofalo,
kie grandaj elefantoj banadas sin
tute sen kalsonoj.
Kiaj estas tiuj litoj nur,
kie grandaj elefantoj profunde dormas
kaj tre lauxte ronkas.
Jen lanugoj, tie lanugoj,
inter ili dikaj pugoj,
kie grandaj elefantoj profunde dormas
kaj tre lauxte ronkas.
{{tag>litero_k kanto}}