====== Kanto pri Hungario ====== ^Teksto|Várnay Zseni| ^Muziko|József Karai| ^E-teksto|1-a strofo: Kálmán KALOCSAY -- 2a, 3a kaj 4a strofoj: Tóka - Horváth| Hungara titolo: Dal a hazáról //(Pajtás daloljunk szép magyar hazánkról)// Junulara patriota kanto, populara en la 60-aj 70-aj kaj 80-aj jaroj. ===== Teksto ===== Kantu ni kune, pri la patrolando Pri la lulilo, pri nia patrin' . Flugu la kanto pri l' ebeno vasta, Kiu donas ricxon ja sen lim' . //Refreno:// >Nias cxi ter', vasta kampar', >Kun spikoj, kun floroj, nia trezor' . >Flugu la kanto pri l' ebeno vasta, >Tra montoj, valoj - al la fora for! ===== Teksto 2 ===== Pri la belega patroland' ni kantas, kie karesis nin patrina kor' ! Flugu kanto al ebenajxo granda, Tie fruktas abunda trezor' . //Refreno:// >Nia 'stas ter' , arbar' , kampar' , >Spikaro, floraro por ni kreskas. >Pri la belega patroland' ni kantas >En rosa valo, printempa arbar' . Vortoj, heroldu virtojn de heroo cxirkauxsidante flamojn en la val' , Ili por via felicxa vivvojo sin perdis en kuragxa batal' ... //Refreno:// >Nia 'stas ter' , arbar' , kampar' , >Spikaro, floraro por ni kreskas. >Pri la belega patroland' ni kantas >En rosa valo, printempa arbar' . Venu saluti liberan popolon kante, dancante solenu vi gxin. Inter la sunradiaj kampofloroj la felicxa, gaja infanar' . //Refreno:// >Nia 'stas ter' , arbar' , kampar' , >Spikaro, floraro por ni kreskas. >Pri la belega patroland' ni kantas >En rosa valo, printempa arbar' . - ls - {{tag>kanto litero_k hungara junulara}}