====== Kanto pri malkvieta juneco ====== ^Muziko|A. Pahxmutova| ^Teksto|L. Osxanin| ^E-teksto|[[wpeo>K. Gusev]]| ^MIDI|{{:muziko:Kanto_pri_malkvieta_juneco.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Kanto_pri_malkvieta_juneco.png}} Okupas nin zorgo nia, Okupas zorgo nin tia: Ke vivu la ter' patria, Kaj zorgojn aliajn for! //Refreno:// >Kaj negx', kaj vento, Kaj bril' de stela hxor', Kaj vastoj senlimaj Vin vokas nun, mia kor'! Kaj negx', kaj vento, Kaj bril' de stela hxor', Kaj vastoj senlimaj Vin vokas nun, mia kor'! Minacas al ni dangxero, Sed nin ne lasas espero, Kaj restos ja ni en vero Amikoj gxis lasta hor'. //Refreno// Kaj dum mi je ir' kapablas, Kaj dum je vid' mi kapablas, Kaj dum je spir mi kapablas Mi marsxu ja kun fervor'. //Refreno// Kaj iam en vent' kaj flamo Felicxe trovos vin amo, Gxi gvidos vin por cxiamo, Neniam vin lasos for. //Refreno// Ne regu vin penso eta, Ke vivo igxis kvieta, Al cel' via estu preta, Kaj trovos vin via glor'. //Refreno// {{tag>kanto litero_k rusa notoj midi}}