====== kanto pri mamuto ====== ===== Teksto ===== Iris tra arbaro la mamuto bona,
Gxuis liberecon, stumblis pro la sxtono.
Mugxis pro doloro, kaj eksvingis voston
Kuris eksaltante, frapis sian rostron ''Refreno:''
>Ho dangxera sxtono, sxtono sur la voj'
>''Se ni piedpremos gxin''
>''Estos oj-oj-oj...'' (2-foje) Olda oncxjo Toma iris sur vojeton
Stumblis pro la sxtono, rompis la piedon
Kolerigxis Toma, pro sortacxo tia
Reen li ekkuris, - rompis la alian ''Refreno'' La arhxeologo, la maljuna avo,
Trovis la mamuton, en fosita kavo.
Li eksaltis gxoje apud tia predo, -
Stumblis pro la sxtono, restis sen piedo. ''2-foje:''
>Ho, cxi-tiu sxtono
>cxe vojturno kruta!
>Gardu la piedojn
>Homo kaj mamuto. {{tag>litero_k kanto}}