====== Kanto pri nenio ====== ^Muziko\\ Teksto|[[Mihxail Povorin]]| Vi renkontas en tiu cxi kanto konatajn tekstojn, melodiojn kaj - certe - tre konatajn temojn. Ne estas mirinde, cxar la temoj estas vere tradiciaj... (por tiuj, kiuj ne konas rusan lingvon: "sovsem ujxe pusto" signifas "tute jam malplenas") (krome, estas uzita muziko el popularaj esperantaj kantoj) ===== Teksto ===== '' [[Am]] [[E7]]'' ''Skribil' en la mano, surtable kajero,'' '' [[Am]]'' ''la kapo sen plano, la kor' kun espero.'' '' [[A7]] [[Dm]]'' ''Mi turnas al sorto min kun sola pet','' '' [[G7]] [[C]] [[E7]] [[G7]]'' ''ke venu nur vorto al povra poet'.'' '' [[C]] [[G7]] [[C]]'' ''Sed la sorto ridas, ridas kun fier','' ''[[G7]] [[C]] [[Dm]] [[E7]] [[Am]]'' ''jen mi kion vidas en la horo de mizer':'' '' [[Am]]'' ''Gitaro, arbaro, somero, tendaro,'' '' [[E7]]'' ''renkonto en Esperantuj'.'' ''Kun plena felicxo dum la renkontigxo'' '' [[Am]] GFE'' ''ekgxoju ni cxiuj kaj tuj.'' '' [[Am]]'' ''Sur brust' verda stelo, sub nokta cxielo'' '' [[A7]] [[Dm]]'' ''eksonu tuj forte la kant''' '' [[F]] [[Am]]'' ''pri amo sen fino, pri bela knabino'' '' Hb7 [[E7]] [[Am]]'' ''kaj, certe, pri "LA Esperant'".'' '' [[C]]'' ''Komencantoj, komencantoj,'' '' [[Hb]] [[A7]]'' ''bone lernu Esperanton,'' '' [[Dm]] [[Hb]]'' ''cxar sen tio ne komprenos'' '' [[Dm]] [[E7]]'' ''vi ecx tiu simpla kant'.'' Ho mia tre kara, sopira, amara, mi amos vin cxiam sen cxes'. Doloro en koro, la vivo sen floro, kaj mankas karesx kaj forges'. Pri tiu cxi sento rakontos la vento laux sonoj de mia gitar'. Jen suno kaj luno, somero, auxtuno, gxis nova renkont', amikar'. '' [[Am]] [[A7]] [[Dm]] [[G7]]'' ''Dum tuta jar', dum tuta jar''' '' [[C]] [[A7]]'' ''logis nin renkonto,'' '' [[Dm]] [[E7]]'' ''Dum tuta nokto gxis auxror''' '' [[Am]] [[A7]]'' ''revis mi pri kant'.'' '' [[Dm]] [[G7]]'' ''Verkigxis nur de versoj par','' '' [[C]] [[A7]]'' ''kia estas honto!'' '' [[Dm]] [[E7]]'' ''Auxskultu do, auxskultu do,'' '' [[Am]]'' ''cxiu dezirant':'' Denove la vojo, malgxojo kaj gxojo, simile al la mara ond'. En kapo kaj brusto SOVSEM UJxE PUSTO kaj sola mi iras en mond'. En mia animo teruro kaj timo, ne venas inspir' kun persist'. '' [[F]] [[Am]]'' ''Nu, kio do estos, se nur cxiam restos'' '' [[Dm]] Hb7 [[E7]]'' ''en kantoj de esperantist':'' ''Gitaro, arbaro...'' {{tag>litero_k kanto akordoj rusa barda}}