====== Kanto pri Nikola ====== ^Teksto/Muziko|D. JANEV| ^E-teksto|[[Vasil MARKOV]]| ===== Teksto ===== Patrino havis nur unu filon, nur unu filon Nikola kun stelokuloj kaj rozvizagxo, junulo svelta, kuragxa. //Refreno:// >Heeeej, Nikola, heeeeej, brava vi bulgar'! Heeeej, Nikola, heeeeej, aglo de l' montar'! Al li ektedis ricxuloj fiaj, fasxista peza sklaveco, kaj li ekflugis por bataladi kontraux popolmalamikoj. //Refreno// Dom' lia estis Pirin kaj Rila, mallumaj noktoj - protekto. Standardon rugxan levis Nikola, ekgvidis junajn bravulojn. //Refreno// {{tag>kanto litero_k bulgara}}