====== Kanto pri paco ====== ^Muziko|D. Sxostakovicx| ^Teksto|Dolmatovskij| ^E-teksto|[[wpeo>R. Rabenalt]]| ^MIDI|{{:muziko:kanto_pri_paco.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:kanto_pri_paco.png}} Flirtas flagoj de paco trimfe en vent', ilin farbis per sang' batalintoj. Ja renversis fasxismon impeta torent'. Sed insiste avertas la venkintoj: Gardu! La paco de la mond' estas de l'sorto ne donac', forta en cxirkauxmonda front' venkos militon la pac'. Ne rezignas fasxistoj per krima milit' eternigi la imperiismon. Sed jam pasas la temp' de sordida insid', cxiuj vojoj celas komunismon. Tamen: La paco de la mond' estas de l'sorto ne donac', forta en cxirkauxmonda front' venkos militon la pac'. Sur la grenkampoj kreskas suficxe da pan', laboruloj ricxecon produktas. Povas vivi felicxe jam cxiu teran' se l'homaro por paca vivo luktas. Agu! La paco de la mond' estas de l'sorto ne donac', forta en cxirkauxmonda front' venkos militon la pac'. {{tag>kanto litero_k kanto rusa notoj midi akordoj}}