====== Kanto pri rano, kiu volis flugi ====== ''Auxtoras [[Ocxjo DADAEV]]'' ===== Teksto ===== En fontano logxis rano Verda, juna kaj gxentila. Kantis kvake, nagxis flake, Sin imagis kun flugiloj. Sed pro kio malkontentis Tiu rano al destino? Kio estis la kialo Senti tiun diskriminon? Volis tiu amfibio En cxielo vasta glisi, Super cxiuj bestoj flugi, Kun cxiela ark' irizi. Cxu almenaux periode En rutina akva vivo Povas tiu eta rano Esti iom ekskluziva? {{tag>litero_k kanto}}