====== Kantoj, miaj idoj ravaj ====== ^Muziko|cxehxa popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Jan Filip]] kaj [[wpeo>Karel Filip]]| ^Origina titolo|Písně, dcery ducha mého| ^MIDI|{{:muziko:kantoj_miaj_idoj_ravaj.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:kantoj_miaj_idoj_ravaj.png}} Kantoj, miaj idoj ravaj, de la kor' filinoj slavaj, vin mi sendas al homar.' Ho, infanoj mildaj, iru, cxarmon de la sent' admiru en patruja herbejar'. Al arbaroj, al herbejoj, al dometoj, al kasteloj iru kanti sen fier'. Se vin malhumila homo pelos for de sia domo, al li kantu en ekster'! Frapu vi je pordo cxia, bela sono melodia estas gxoj' por bona kor', por maljuna, por infano, por junul' en ama flamo, por knabin' en dolcxa hor'. Kaj se iu vin rekonos kaj demand' el lipo sonos: "Vin alsendis kiu hom'?" Tiu, kiu oran donon ne volus ecx regxbastonon sxangxi por la cxehxa nom'. {{tag>kanto litero_k cxehxa popola notoj midi}}