====== Kantu al mi ====== ^Esperanta teksto|[[G. L. BROWNE]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Sing Me to Sleep| ^Originala teksto|[[Clifton BINGHAM]]| ===== Teksto ===== Kantu al mi en nokta hor', donu forgeson pri dolor'; longa la tago, laca mi — Dormen lulante kantu vi! Kantu al mi! De vivorand' konduku min al revoland'; nur via vocxo sonu jam dolcxe kantante pri la am'! Rekantajxo: Lace mi iras, solpilgrimant', vin mi sopiras, vin kun la kant'. Peza la koro, kara, sen vi, ne iru for, do, kantu al mi. Kantu al mi pri felicxec', restas nur vi el pasintec'; via kantado cxarmas for cxian doloron el la kor'; kantu al mi! Mi amas vin, el cxiuj vin — nur sole vin. False jam montris cxio sin; nur Di' kaj vi ne trompas min! {{tag>kanto litero_a angla}}