====== Kantu pri SEJT ====== ^E-teksto|[[Dina LUKJANEC]]| ''SEJT estis Sovetia E-Junulara Tendaro - simila al BET en Sovetunio.'' ===== Teksto ===== Mi en cxiu somer' Iras al la tendaro, Amas mi kun tener' La rondon karan. Eterne min Vokas Esperantujo, vokas Esperantujo, Plej bonvena sur Ter', plej bonvena sur Ter'. Simpla nur interes' Faris min batalanto Por neprega sukces' De Esperanto. Kaj gxojas mi, Ke mi iras la vojon, ke mi iras la vojon, Vojon de la progres', vojon de la progres'. Konvinkigxis mi jam Post la SEJT-partopreno: Estas lingvo por am', Por la kompreno. Do, estu SEJT, Estu cxiam tendaroj, estu cxiam tendaroj, Vivu ni por cxiam', vivu ni por cxiam'. {{tag>kanto litero_k esperanto}}