====== Kantu vian sorton ====== ^Muziko|[[Jxomart kaj Natasxa|Ĵomart AMZEYEV]]| ^Esperanta teksto|[[Jxomart kaj Natasxa|Ĵomart AMZEYEV]]| ^Esperanta plenumo|[[Carina|Carina GERLACH]], [[Jxomart kaj Natasxa]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Startu la motoron, kaptu la stirilon Puŝu la pedalon kaj direktu vin Al la nova celo, novaj pintoj Kun amikoj novaj al la nova viv’ Estu via vojo longa eĉ senĉesa Plena je eventoj, riĉa je muzik’ Ĉiu tago estu interesa Kvazaŭ multkolora mozaik’ //Refreno: // >Vojo donas scion >Vento melodion >Koro trovas vortojn >Kantu vian sorton Plena je espero iru al la celo Ne rigardu iam malantaŭen vi Via juna vivo estas bela Longa vojo estas via viv’ ===== Eksteraj ligoj ===== * https://www.deezer.com/en/album/6446856 — La kanto "Kantu vian sorton" ĉe Deezer * https://dvd.ikso.net/muziko/Carina/Kantu_vian_sorton.mp3 — La kanto senpage aŭdebla ĉe paĝo de DVD "Esperanto Estas" {{tag>kanto litero_k}}