====== Kara Bara Ŭira Kana ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:Kara_Bara_Uxira_Kana.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Kara_Bara_Uxira_Kana.png}} Lag' en Suda Auxstralio, Eta lag' kun bela nom', Vivas en la tradicio De la indigxena hom'. La patrinoj nokte lulas Bebojn per dormiga kant', Kiu drivas trans la akvon Al la ora briliant'. Refreno: >Kara Bara Uxira Kana, Kaj la stelo sur la lag', Gardu min tra l’noktaj horoj naskigxo de la tag'. La okuloj de la beboj Pace ekfermigxas nun, Kaj la songxboato venas Tra la pala stelolum'. Gvidu gxin per via helo, Sekurige al la rand', Trans la akvotrankvilecon Al la bela songxoland'. {{tag>kanto litero_k angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}