====== Kara Irlando ====== ^Esperanta teksto|[[M. C. BUTLER]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Ireland, Dear Ireland| ^Originala teksto|[[P. J. O'REILLY]]| ===== Teksto ===== Al kara Irlando mi pense flugas nun. Irlanda sango naskis min, kaj sub Irlanda sun'; grizmontoj min alvokas kun forta loga tir'; pri vi, smeraldaj valoj, mi revas kun sopir'. //Rekantajxo:// >Patrolando sankta por mi, trifoliejo cxemara; hela, bela tero vi, Irlando kara! Cxe kara Irlando, cxiela belangul', muziko logxas en la kor', kaj rido en okul'; bonvenon cxiu trovas, amikon en mizer', kaj amo regas cxie sur tiu bena ter'. //Rekantajxo// Ho kara Irlando, la hejmo de la kor'! en mara mezo brilas vi kun Paradiza glor'. Kun cxiu Irlandano fervore pregxas mi, ke cxiel kaj por cxiam Irlandon benu Di'. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_k angla irlanda}}