====== Kara Kentucky-land ====== ^Muziko|St. C. Foster| ^E-teksto|[[wpeo>P. Bennemann]]| ^Origina titolo|My old Kentucky home| ^MIDI|{{:muziko:kara_kentucky_land.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:kara_kentucky_land.png}} La negroj gxojas en la Kentucky-land, cxar brilas la somera sun’. Herbejoj floras kaj en la foliar’ sonas cxiam birdaj kantoj nun. Infanoj ludas senzorge cxa l’kaban’, gajege sen melankoli’, sed iam frapos malgxojo al la pord’ nur por vi Kentucky-land, por vi. //Rekantajxo:// >Ploru ne negrino cxe la kampara rand’, sed eksonu kanto pri la Kentucky-hejm’, pri la kara malproksima land’. Ne plu ni cxasos al oposum' kaj coon tra kampoj, cxe mara la bord'; ne plu ni kantos en brila luna lum' tie cxe malnova kabanpord'. En zorgo pasas de l’ negro cxiu tag', samkiel ombrelo tra l'kor'; la tempo venis por adiauxo nun, kaj la negroj devas iri for. //Rekantajxo// Klinigxas cxiam la dorso kaj la kap' de l’ negro en peza labor'; sed ankaux sur la sukerokana kamp' iam venos por ripozi hor'. Do sxovu cxarojn, la sxargxojn portu plu gxemante, sed kun energi'. Kaj pensu cxiam al la Kentucki-hejm' al la nun perdita land', al gxi! //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_k kanto usona angla notoj midi}}