====== Kara Svisujo ====== ^E-teksto|[[wpeo>Paul Bennemann]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|La Suissesse au bord du lac| ===== Teksto ===== Dolcxa odoro levigxas el la floroj, milde la nokto klinas sin al la ter'. Nur per plej brilaj lumoj kaj koloroj alpoj-pintoj sin ornamas je l' vesper'. //Rekantajxo:// Kara Svisujo, mia hejmland'! Cxiam ankaux en malproksimo vin gloras mia kant'. Gaje promenu kun manoj interplektitaj; dolcxe auxdigxu kelka frata vort'. Kantoj eksonu! Cxarme rejxetitaj ili tuj revenos de la laga bord'. //Rekantajxo// Hela la luno jam tie supreniras, venas al ni argxenta gxia bril'. Auxdu — de l' monto kornosonoj tiras nin al hejmo, al ripozo en trankvil'. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_k franca svisa}}