====== La karcer' de Lleida ====== ^E-teksto|[[Kaj Tiel Plu]]| ^Kantas|[[Kaj Tiel Plu]]| Tradicia kataluna kanto. ===== Teksto ===== En la cxefurbo de Lleida ja estas fama karcer', gxi plenas je kaptitoj, ho cxarma knabino, baron' prizorgas gxin litera liro'. En gxi tridektri kaptitoj kanzonon ekkantas nun, gxin verkis kaj instruis, ho cxarma knabino, plej juna el kaptitoj lireta liro'. Knabino ilin auxskultas cxi supre de l'rigardej', en cxiu kanto-strofo, ho cxarma knabino, descendas sxtupon sxi lireta liro'. Kaptitoj tion rimarkis, cxesigis la kanton tuj. - Malliberuloj, kantu! Ho cxarma knabino. - Jes kantu plu por mi! Lireta liro'. - Sed kiel ni povas kanti? Ni estas en la karcer'. - Kanzonon kantu cxiuj! Ho cxarma knabino. - Cxar son' allogas min. Lireta liro'. - Al mia patro mi iros, indulgon petos por vi. Sxi iris al la patro, ho cxarma knabino, favoron peti al li, lireta liro'. - Aj patro, aj bona patro, favoron faru al mi! - Filino Margareta, ho cxarma knabino, kaj kion volas vi? Lireta liro'. - Aj patro, aj mia patro, sxlosilojn de la prizon'. - Filino Margareta, ho cxarma knabino, ne eblas, ne, filin'. Lireta liro'. {{tag>kanto litero_k popola kataluna}}