====== Karesas Koron ====== //Auxtoro de la teksto [[Ludmila Novikova]], la lasta strofo (kantata malofte) de [[Mihxail Povorin]].// ===== Teksto ===== Karesas koron suna foro sen la randoj, Vastajxoj bluaj, akvoj puraj de l' patri'. Kaj eble estas en la mond' pli belaj landoj, Sed ne bezonas ja pli belan landon mi. Karesas koron rememoro pri la nomo, Okuloj karaj, firmaj manoj de l' amik'. Kaj eble estas en la mond' pli bonaj homoj, Sed ne bezonas ja pli bonan homon mi. Karesas koron la sonoro de l' motivo, De cxiuj sentoj sakramenta harmoni'. Kaj eble estas en la mond' pli bona vivo, Sed ne bezonas ja pli bonan vivon mi. Karesas koron sono de l'akuzativo Kaj homoj, kiuj kun lerteco uzas gxi. Kaj eble estas en la mond' pli bonan vivon, Sed ne bezonas ja pli bona vivo mi... {{tag>litero_k kanto}}