====== Karteta Dometo ====== ^Teksto\\ Muziko|[[Vladimir SOROKA]]| ===== Teksto ===== Kie mirakle bluetas mont', kie el tero fluas la font', tie karteta staras domet' kaj tie vivas kun la kviet' //Refreno:// >plumo, inkujo, kudrilo, faden', >novaj fabeloj kaj olda kamen', >amikaj kantoj, fresxakvo en tin' >kaj ankaux mi en fin'. Se, mia frato, trafos vin plag', se pelos vin nebula tag', frapu la pordon kaj knaros gxi, tuj malfermigxos kaj scios vi pri >//Refreno// Degelas tempo, degelas stel' kaj vivo sxajnas la bagatel'. Foriras homo, poste la nom', restas nur mia karteta dom', >//Refreno// >kaj ankaux mi en fin', >kaj ankaux mi en fin', >kaj ankaux mi en fin'. {{tag>litero_k kanto barda}}