====== Karulino ====== ^Teksto \\ Muziko|Lucio DALLA| ^E-teksto|[[Giuseppe CASTELLI]]| Origina teksto: **Cara** ===== Teksto ===== Kio min antauxas? Ne plu mi vin parolas. Diru kion vi sxatas; mi ne plu komprenas cxu iri vi jam volas; aux cxu vi dormemas? Tiomas via harar', gxin ne eblas kalkuli; forigu la botelon kaj lasu min okuli, cxu al tiom da haroj oni povas fiduli. Mi havas lokon en la koro kie cxiam blovas vento por viaj jaroj malmultaj, mia tuta jarcento; kaj komprenendas nenio: suficxas sidi en silento, necesas min atento por ke ne fali envinen, cxar mi verkis unu kanton je cxiu mia pento; aux en viajn okulojn se vi venos pli proksimen. La noktparfumon, sciu, vi ja povas enfali, kaj povos vidi neniu; sed por iu kiel mi, enkaptito, kiu volis preni vin cxemane, vin porti al la lito... Sopire, en kordetru', ne vin rigardi okulen, dum mi mensogas vin plu: mi cxion, se mi ne konus vin, sxangxus; mi ne ploradus tiel, vi glaciajxon ne mangxus. Vi kuras post la vento kaj similas papilion, kaj kun tiu tia sento vi turnas vin rigardi ion: foron limas vi: ne timu, flugu min kaj min proksimu. Sed mi konas vin bone kaj mi povas diveni: vi foremas, sed foriri ne signifas finpeni kaj mi nenial ekmiras, sed ne povas mi veni. Tiel, kiel papilio, vi levigxis por forkuro sed memoru, ke mi povus vin alnajli al la muro, se ne logus ankaux min tiu fluga aventuro; kaj la nokto tiam ekis per frostigo kaj sxanceloj, la patrinnokto klopodanta por kalkulo de la steloj; estis mi nur kracxajxulo, kaj diris "Ho, nur restas nulo..." La noktofin' jam cxeas kaj estas stulte klopodi cxesi larmi per rido, domi veas, sed por iu kiel mi kia pento - kiu volis preni vin cxemane kaj kuni sur tegmento... Auxdigxas ke trajno venas. Kia bela mateno, kaj kiel gxi serenas. Bonan nokton, mia anim'; mi tuj malsxaltos la lumon, kaj estu tiel cxi. {{tag>kanto litero_k itala}}