====== Karulino ====== //Kantas [[Kore]]// __Versoj malbone komprenitaj estis markitaj per **?**__ ===== Teksto ===== En ĉi nokta horo tra la aŭdilo Jen surdiga plor' alvokas min En konfuza stato min vekis la misi' Oh, mi tute mutas pro fascin' Ĉu estas pro ia hazardo Ĉi kruda kri-bombardo Mi ne povas plui Haltu kara mia Tiel krii ĉi kun-kune **?** Estu tero mia **?** >//Refreno// > Ho, ĉesu, karulino > Ne eblas ĝeni plu > Klariĝas via celo > Kaj ŝvebas la enu' > Troas ribelo por ia rendevu' > Mi ne celas kverelon > Sed aŭskultas sen ĝu' > Ne indas duelo > Pacon influu **?** Jam de kelkaj horoj, ke aĉa aŭdil' Min submetis al kruela sorto Kun sukceso ĝi forigis la trankvilon Al mi restis nur la malkonfort' Ĉu estas pro ia hazardo Ĉi kruda kri-bombardo Mi ne povas plui Haltu kara mia Tiel krii ĉi kun-kune **?** Estu tero mia **?** >//Refreno// ===== Eksteraj ligoj ===== * https://music.apple.com/us/album/karulino/626612029?i=626612144 - "Karulino" ĉe iTunes * https://www.deezer.com/us/track/65765220 - "Karulino" ĉe Deezer * https://open.spotify.com/album/0abldXPbkpduUf4C76mzmJ - "Karulino"ĉe Spotify {{tag>kanto litero_k}}