====== Kastelo kaj kabano ====== ^Esperanta teksto|[[G. O. KARLSSON]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Slottet och kojan| ^Originala teksto|Anna Maria Lenngren| ===== Teksto ===== Kampara kabaneto vi estas mia dom'. Sed nur en humileto eniras vin la hom'. Ne alte kaj impone vi montras al cxiel'. Sed staras fanfarone proksime la kastel'. Logxadas grandsinjoro en tiu granda dom'. Mi dormas sen angoro, sed ne la alta hom'. Li kortegano estas kun grandioza stel'. Sed tion mi atestas: malgxojas la nobel'. Trankvile cxe l' dometo mi sidis en vesper'. Jen — lia hundareto bruadas tra l' aer'. Li venas promenante kaj baldaux pasas for, dum mi en gxoj' kantante diservas el la kor'. Kanteto simpla estas, verkita de mi mem, per kiu nun mi festas vespere en pacem'. Enhavo de la kanto: "Al Dio estu dank' por help' al suferanto, por sav' el cxiu mank'. La kanton auxskultante li stans, la sinjor'. Mi mute salutante la cxapon levis for. Ekgxemo pro doloro audigxis en vesper'. Mi pensis: "Ho, sinjoro, vi estas en sufer'." Signifas ja la gxemo: "Por via gaja kor' mi tuj sen hezitemo kastelon donus for." Rigardis mi miranta al Dio en cxiel', al Dio ja zorganta pri domo kaj kastel'. {{tag>kanto litero_k sveda}}