====== Kavaliroj de l'Tablo Ronda ====== ===== Teksto ===== Kavaliroj de l’ tablo ronda, Venu do, vinon provu ni. Kavaliroj de l’ tablo ronda, Venu do, vinon provu ni. >Venu do, ja, ja, ja! Venu do, ne, ne, ne! Venu do, vinon provu ni. Trinkos mi kvin aux ses botelojn Kun virino sur la genu'. Kun virino sur la genu'. Se mi mortos min enterigu En la kelo kun dolcxa vin'. En la kelo kun dolcxa vin'. La pied' estu cxe la muro Kaj la kap' kusxu sub la kran'. Kaj la kap' kusxu sub la kran'. Sur la tombon bonvolu skribi "Jen la regx' de l’ drinkista land'.” Jen la regx' de l’ drinkista land'. Kavaliroj de l’ tablo ronda, Venu do, vinon provu ni. ===== Teksto 2 ===== **Kavaliroj de la Tablo Ronda** Kavalir' de la Tablo Ronda cxu al vi placxas blanka vin'? Kavalir' de la Tablo Ronda cxu al vi placxas blanka vin'? >Cxu al vi, jes jes jes cxu al vi, ne ne ne cxu al vi placxas blanka vin'? (2-foje) Flari vinon kun bonodoro cxiam estas granda plezur'. Trinkos mi kvin aux ses botelojn? belulin' sur mia genu'. Pam-pam-pam, kiu batas pordon? Ho, terur' - estis sxia edz'. Acxa edz' - Satan' lin forportu cxar pro li ne plu estos gxoj'. Post mia mort' min entombigu en la kelo kun bongusta vin'. La pied' kontraux la murego kaj la kap' sub barelo tru'. {{tag>kanto litero_k angla}}