====== Kia envio! ====== ^Esperanta teksto|[[Héctor Jiménez]]| ^Esperanta plenumo|[[Héctor Jiménez]]| ^Tipo|traduko | ===== Teksto ===== Kia envio! mi envias ĉiujn valojn, blokstratojn kaj vilaĝojn la riverojn kaj la arbarojn, kiujn vi trairis sen mi. Kia envio! Mi envias viajn propraĵojn, vian domon, viajn rozojn, viajn belajn mirindaĵojn, ĉar ĉiam ili apudas vin. Kaj vidu kiom mi amas vin ke kiam mi esprimas vian nomon eĉ mian voĉon envias mi. Kia envio! Mi envias la poŝtukon, kiu sekigis iam viajn larmojn tiel amas mi viajn ĉarmojn ĉar mia kara vi estas mia trezor'. Kia envio!, kia envio! ĉar mia kara vi estas mia trezor’. {{tag>kanto litero_k traduko hispana}}