====== Kial? ====== ^Teksto|Frans De KORT| ^Muziko|Fl. van DUYSE| ^E-teksto|[[Jan Van SCHOOR]]| ===== Teksto ===== Kial do okuloj miaj servas nur por vidi vin, kaj rigardi emocie vian cxarmon, belulin’? Kial servas lango mia sole por certigi vin cxiam fajre, ke vi estas mia sola amatin’? Kial servas lipoj miaj nur por cxiam kun kortusx’ premi kisojn felicxegajn al rozrugxa via busx’? Vin rigardi, enbrakigi, diri, ke mi amas vin — tuta vivocelo mia estas tio, amatin’! {{tag>kanto litero_k flandra}}