====== Kial ne? ====== ^Muziko|Valso-melodio de [[Edmund EYSLER]]| ^Esperanta teksto|[[Karl VANSELOW]]| ===== Teksto ===== Ofte en vespera hor', Se la majstro iris for, Sola restis la majstrin', Multe mi kompatis sxin. Baldaux mi parolis do: "Se ne estus peke tro, Kison mi sopirus tre". Sxi ridis: "Kial ne?" //Rekantajxo:// >Ne estas peka far', Ke du sin kisas, cxar La amon donis Di', Por ke gxin uzu ni. Do kie logas vin Felicxo, prenu gxin Antaux ol rabas for Gxin pli kuragxa kor'." Kaj laux tiu cxi instru' Mi agadis ankaux plu. Tra la mond' migrante for Mi gxin tenis en memor'. Kie dolcxa belulin' Rugxa-busxe ravis min, Mi ne cerbumadis tre, Sed pensis: Kial ne? //Rekantajxo// ===== Vidu ankaŭ ===== * [[kial ne julian hernandez|Kial ne]] de [[Julián Hernández]] {{tag>kanto litero_k esperanto}}