====== Kial Vi Silentas ====== **Kial Vi Silentas** estas kanto de [[Julián Hernández]] ĉe la disko [[Juliano Kantas]]. ^Muziko|[[Julián Hernández]]| ^Esperanta teksto|[[Julián Hernández]]| ^Esperanta plenumo|[[Julián Hernández]]| ^Esperanta plenumo (2)|[[Amindaj]]| ^Tipo| nova teksto | ===== Teksto ===== Kial vi silentas, kamarado? Kial vi silentas, kial vi silentas? //Refreno:// >Ho, diru ion, kamaradino, >Ho, diru ion, por la publiko. La silento estas sinteno, ankaŭ ĝi estas armilo, povas helpi kaj malhelpi, tio dependas de la hor´. Kial vi silentas... La riĉeco de la homoj estas la interparolo. Oni neas, oni jesas, oni gestas per la vort´. Kial vi silentas... Kompromisojn vi ne faros, oni ne kulpigos vin. Vi esprimos viajn sentojn, vi estas unu inter ni. Kial vi silentas... //Refreno:// >Oh,oh, oh, oh, oh, oh... {{tag>kanto litero_k}}