====== Kiam Amo Regas ====== //Kantas [[Persone]], muziko & teksto: Martin// ===== Teksto ===== Mi ne vidis sxin dum jaro Sed hieraux sxin renkontis en la stratangulo Sxi brakumis min modere Kaj mi tuj komprenis: Nun sxi havas amatulon Sed cxu tio estas kauxzo desaponti min? Cxu sxi vere perdis emon plu renkonti min? //Refreno:// >Kien iru amikeco kiam amo regas? >Kie estas lok' por mi? >Kien iru amikeco kiam amo regas? >Cxu ne estas lok' por tri? Ni kuniris laux la strato Parolante pri nenio per surfacaj frazoj Amikeco ne eternas Gxi aperas kaj perdigxas tra la vivaj fazoj Kaj se amo devas gardi kaj protekti sin Amikeco devas kasxi kaj neglekti sin >//Refreno// {{tag>litero_k kanto}}