====== Kiam amos mi ====== ^Teksto/Muziko|E. HEYMAN - V. YOUNG| ^E-teksto|[[Sergio DOCAL]]| ^Kantas|[[Alberta CASEY]]| Origina titiolo: **When I fall in love** ===== Teksto ===== {{ youtube>h649I7ETaHI}} >Kiam amos mi, mi por cxiam amos aux neniam amos mi. En cxi mondo malkvieta am' finigxas ecx antaux l'komenc’ Kaj tro multaj sub-lun-kisoj sxajne velkas cxe l’suna varmec'. Kiam amos mi, mi tutkore amos aux neniam amos mi, Kaj tuj kiam mi eksentas ke samsentas vi Jen kiam mi ekamos vin. (2-foje) {{tag>kanto litero_k angla filmo}}