====== Kiam flirtas niaj flagoj ====== ^MIDI|{{:muziko:kiam_flirtas_niaj_flagoj.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:kiam_flirtas_niaj_flagoj.png}} Kiam flirtas niaj flagoj ni veturas trans la mar', por tramigri fremdajn landojn, nun adiau amikar'! Brilas la suno, flugas nubaro sonas la kantoj super la mar'. Radiante, brilas suno, felicxigas cxiam nin, sed ni ankaux ne malgxojas se vualas nuboj gxin. Blovas ventegoj, mugxas ondaro, kantas ni kantojn, gaje en hxor'. Ni pasiaj mondvagantoj migras sub la stela mar'; niajn kantojn ni kantadas, ke vekigxas dormantar'. Kiam la nova tag' komencigxas, for ni jam estas en fremda land'. Lumen al la montaj pintoj logas kelka kruta voj'; Nur antauxen! Ne hezitu! Cxiam migru ni kun gxoj'! Super nubaro celo nun brilas, vasta la rondo, negxa montar'. {{tag>kanto litero_k kanto notoj midi akordoj}}