====== Kiam mi revenos ====== ^Teksto|[[Mikaelo BRONSXTEJN]]| ^Muziko|[[Jxomart kaj Natasxa|Ĵomart Amzeyev]]| ^E-teksto|[[Mikaelo BRONSXTEJN]]| ^Kantas|[[Jxomart kaj Natasxa]]| ===== Teksto ===== Kiam mi revenos trans mian foreston post la misaj vojoj en komunan feston, preta por demandoj, mokoj kaj riproĉoj. Admiranta l'sonon de amikaj voĉoj. Kiam mi revenos, miaj verdaj fratoj nur la brovojn levos por rigardoj - batoj, kaj eĉ sen scivolo nur kun malkontento paŭzos gajan ludon sana juna gento. Kiam mi revenos al krepuska voko, ĉe l'tendara fajro mankos mia loko. Por gitaro mia same loko mankos - en ĉefajra rondo novaj knaboj kantos. Kiam mi revenos al la rond' feria, jam alies amo estos amo mia. Nur suspiros lipoj, rememore karaj, kiujn mi soifis dum frenezajn jarojn. Fratoj miaj bonaj, mia viv' bizara iam trude pelis min el rond' tendara. Ne ĉagrenu plore, mia amatino - nur perfido mankis en mia destino. Dum senvojaj vagoj mi komprenis svene, ke, estante ekster, tamen, restis ene. La ĝardenon verdan amis kaj admiris ... Kial mi revenu se mi ne foriris? {{tag>kanto litero_k rusa barda}}