====== Kiam neniu vin vidos ====== **Kiam neniu vin vidos** estas kanto de [[Julián Hernández]] ĉe la disko [[Por pusxi la cxaron|Por puŝi la ĉaron]]. ^Muziko|[[Julián HERNÁNDEZ]]| ^Esperanta teksto|[[Julián HERNÁNDEZ]]| ^Esperanta plenumo|[[Julián HERNÁNDEZ]]| ^Tipo| nova teksto | ===== Teksto ===== Kiam neniu vin vidos donu kison similantan flagon, malsekigu mian haŭton per viaj akvoj kun aero printempa Kiam neniu vin vidos, kaptu min per rigardo mirinda, donu al vi belan ridon, stimulu mian sanan ekziston. Argumentu viajn volojn, estu centro por mi, rompu miajn antaŭĵuĝojn, portu vivon al mi, elprenu miajn dezirojn, portu sentojn al mi kiam neniu vin vidos. Kiam neniu vin vidos, mi klopodos rompi vian silenton, ŝalti ĉiujn viajn esperojn, steligi vian bluan ĉielon. Kiam neniu vin vidos, mi klopodos lerni viajn misterojn, malkovri tiun trezoron sin kaŝanta en via granda universo. Ornami viajn matenojn kiam aperas la lun´ , dividi vian pacon en momenta trankvil´ , redoni tiun deziron kiu ĉiam lumis ĉe vi adori viajn sekretojn. Multobligu miajn petojn, parton prenu de mi, estu mia aktorino, ke ne estiĝu la fin´ , ke vivu miaj sentoj, ke vivu miaj dezir´, kiam neniu vin vidos. Mulobligu miajn petojn, parton prenu de mi, estu mia aktorino, ke ne estiĝu la fin´ , ke vi vivu miaj sentoj, ke vivu miaj dezir´ , kiam neniu vin vidos. {{tag>kanto litero_k}}