====== Kiam ruĝa flago plaŭdas ====== ^Teksto|Oskar Hansen| ^Esperanta teksto|[[C. Graversen]]| ===== Teksto ===== Kiam rugxa flago plauxdas en serena festveter', gxi prikantas, dum mire mi auxdas, la prosperon de nia afer'; kaj ekstaras mi spite-ribele impetega pro fort-erupci', cxar la flago ja rugxas surcxiele, kiel rugxas la sango en mi. Mia patro sin rektigis cxe fanfaro de l’ standard', lian koron bategi instigis gxia rugxa fiero kaj ard'. Tiun rugxon mi amas honore, jam de kiam min vartis patrin' kaj rakontis solene kaj elkore pri la fajra standard-karmezin'. Kaj mi vidis la luktadon por estonta fora cel', mi vidadis la sklavo-brigadon virecigxi gxis alta nivel'; kaj kondukis la rugxa standardo en venteg', en mugxanta batal', kaj sub gxi laborista avangardo kreis mondon kun justa moral'. Tiu flago de la peno estu al la junular' la impulso en kor' kaj tendeno por frakaso de cxiu limbar'. Gxi antauxis je paca laboro, kaj dum vokis batal-alarmil'; kaj sub gxi ni kunigos kun fervoro tutan mondon porpac' kaj trankvil'. {{tag>kanto litero_k dana laborista}}