====== Kie ekvenas la paco ====== ^Muziko|[[Krysztof Daletski]]| ^Esperanta teksto|[[Krysztof Daletski]]| ^Tipo|nova teksto| Kanto pri kuraĝo necesa por ekiri la vojon al paco. ===== Teksto ===== Kie iu komencas silenti En ŝtormo de vortoj malamaj, Kaj ne timas siajn proprulojn, Kunkrias ne: Tie povas ekveni la paco. Kie iu komencas paroli Je interrilatoj rompitaj, Kaj ne timas siajn amikojn, Sin ĝenas ne: Tie povas ekveni la paco. Kie iu komencas kompreni Bezonojn de l' alia flanko, Kaj serĉas interkonsenton, Ĉesigas ne: Tie povas ekveni la paco ===== Eksteraj ligoj ===== * [[https://www.cpdl.org/wiki/index.php/Kie_la_paco_ekvenas_(Wo_der_Weg_zum_Frieden_beginnt)_(Krysztof_Daletski)|Muziknotoj (CPDL)]] (inkluzive germana traduko) {{youtube>As7-BjDPINY|Auxtora plenumado}} {{tag>kanto litero_k}}