====== Kie estis, kie restis ====== ^Muziko|slovaka popolkanto| ^Origina titolo|Kde si bola, kde si bola| ^MIDI|{{:muziko:kie_estis_kie_restis.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:kie_estis_kie_restis.png}} Kie estis kie restis, /::vi, karulin' mia?::/ Mi vespere, vane sercxis /::vin en hejmet' via.::/ Pasxtis ja mi, pasxtis ja mi, /::en la vaľ pavaron.::/ Ne kreskadis herbo tie /::jam la sepan jaron.::/ Sed la okan, sed la okan /::trifoli' estigxis.::/ Tie mia cxevaleto /::gxis plensat' pasxtigxis.::/ Cxu vi donis al cxevalo /::iom da furagxo?::/ Donis mi jam,sub fenestron /::gvidis gxin kuragxo.::/ Cxu vi donis, al cxevalo /::akvon el sitelo?::/ Donis mi jam trinki al gxi /::en river-vadejo.::/ Cxu vi donis, cxu vi donis /::al cxeval' avenon?::/ Donis mi jam, karuleto, /::lasu la zorgemon!::/ {{tag>kanto litero_k kanto slovaka popola notoj midi}}