====== Kiel birdo ====== ^Kantas|[[Akordo]]| ^Esperanta teksto|[[Roel HAVEMAN]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Nura ĉagren' Por Karlo la scen' Tago post tago la sam' Nun venis la hor' Por vivi laŭ kor' Eskapi de ĉi labor'. Sed diris la cef': "Tuj finiĝu la rev', Forgesu la kapricojn Ĉar vokas dev'. Ĝenas min la pretendoj de vi, Balau la plankon De l' Trinkej' Idili'" Refreno: Do kara Kiel birdo flugu for Flugu for, tiel for Kiel eta birdo flugu for Flugu for, tiel for Trovu nun kuraĝon Por ekhavi avantaĝon En libero vi vivu! Vespere solas li nun En hotela kaĝ' Planojn ŝpinante por si Pri la ekvojaĝ' Nur por esti tiel, tiel for Fuĝi volas li De la senglor' Sen perspektiv' Sin trenis la viv' Morna jam ekde junec' Jamas la hor' Por vivi laŭ kor' Ĉar nun favoras la temp' Sed diris la ĉef': "Vi nur fantazias La ambici' nenias, Fiaskos certe vi! Karlo vin hantas nur iluzi' Vi sentu vin hejme Ĉe l' Trinkej' Idili'" ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.tekstoj.nl/esperanto/kantoj/ekzemploj/kielbirdo.htm